Paul Charles William Davies | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Paul Charles William Davies |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1946 (78-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Glenning Valley |
Ŝtataneco | Anglio Aŭstralio |
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono - doktoro de filozofio (–1970) Universitato de Londono |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto verkisto kosmologo |
Verkoj | astrobiologio |
TTT | |
Retejo | https://cosmos.asu.edu/ |
Paul Charles William Davies (naskiĝis la 22-an de aprilo 1946 en Londono, Unuiĝinta Reĝlando) estas angla fizikisto, eseisto kaj scienca vulgariganto, fama ankaŭ pro siaj studoj pri kosmologio kaj astrobiologio.
Paul Charles William Davies magistriĝis ĉe Universitato-Kolegio de Londono en 1967 kaj akiris poresploran doktorecon en 1970 esplorante ĉe la astronomia observatorio de la sama universitato direktita de Fred Hoyle. Li estas titolulo de la katedro pri naturfilozofio ĉe la aŭstralia centro por astrobiologio de la Universitato Macquarie en Sidnejo.
Li estis titolulo de katedroj ĉe Universitato de Kembriĝo, de Londono, de Newcastle upon Tyne kaj de Adelajdo. Liaj esplorinteresoj etendiĝas el la Kosmologio al la Kvantuma kampa teorio, al la astrobiologio
Ekde 2005 li estas direktoro de la SETI (Post-Detection Science and Technology Taskgroup) de la Internacia Akademio de Astrofiziko. Li estas ankaŭ membro de la Microbes Mind Forum.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search